TEJO-aktuale, numero 369, 2013-10-04


tejo aktuale
Numero 369, 2013-10-04


La plej freŝaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado

En la numero:


TEJO SERĈAS... NOVAN REDAKTORON DE TEJO-TUTMONDE!

Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO-Tutmonde, kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri kio okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1404

PREZIDANTA BLOGO: KION FAROS TEJO EN VENONTA JARO?

Post kelkmonata laboro, konsultado kun komitatanoj, Landaj Sekcioj, individuaj membroj kaj finfine post korektoj kaj voĉdono en la Komitatkunsido, jen ni havas Laborplanon de TEJO por la jaro 2013-2014. Ĝi estas la unua laborplano preparata laŭ alia maniero ol antaŭe, ĉar ne estas la nova estraro, kiu preparis ĝin post elektiĝo, sed la malnova, kiu prezentis ĝin al la komitato post vasta konsultado. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1527

1A JUNULARA ESPERANTO-KONGRESO (JEK-01), GOVERNMENT M.C. HIGH SCHOOL, NANKANA SAHIBO, PAKISTANO, 6A OKTOBRO 2013

Temo: Disvastigado de Esperanto en Pakistana Junularo

Ni tutkore invitas vin ĉeesti en nia eventaĵo.

Kongresejo: Government M.C. High School, Nankana Sahibo

dato: 6a Oktobro, 2013

tempo: 10:00h - 16:00h

kongreskosto: senpaga partopreno

Junularo Esperantista Pakistana (JEP) (jepoficejo ĉe gmail.com, http://www.fb.com/yepak), Kontaktnumero: 0313-5363211

Amike, Adeel M. Butt, Prezidanto de JEP

AUTUNE: VENU KUN VIA FAMILIO EN GREZILJONO INTER LA 25A DE OKTOBRO KAJ LA 1A DE NOVEMBRO

Ĉi-aŭtune, Greziljono invitas vin prepari Halovenon, inter la 25a de oktobro kaj la 1a de novembro. Venu por ferii kun via familio: Diversnivelaj kursoj (Serge Sire: tradukado de poezio, Christian Rivière: faka uzado de Esperanto, Bert Schumann: kurso por komencantoj, Cseh-metodo),

Aktivaĵoj (realigado de humuraj bildoj, lumbildoj pri homaj rajtoj, promenado tra la parko...), vesperoj (kabaredo, blovmuziko, komiksoj per komputilo...),

Sed ankaŭ programo por infanoj (Ansofi Markov: instruado per ludoj, Valène Dumont: skoltado kun la Verdaj Skoltoj, Jack O'Lanterne: preparado e Haloveno...) etc...

AUTUNE = Autuna Tumulta Nesto, inter la 25a de Oktobro kaj la 1a de novembro en Greziljono, dum la lernejaj ferioj.

Informoj kaj aliĝoj: http://gresillon.org/autune

Agrablajn feriojn!

Esperanto-Kulturdomo

Maison Culturelle de l'Espéranto

Château de Grésillon

St. Martin d'Arcé

49150 BAUGÉ-EN-ANJOU

France

Telefono: +33-2.41.89.10.34 (respondilo)

Retpoŝto: kastelo ĉe gresillon.org

Retejo: http://www.gresillon.org

[EDU]-NOVAĴOJ: UNUA ĈEESTA RISKO DUM ARKONES

La 21an de septembro, en la aranĝo ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), okazinta en la pola urbo Poznan, estis aranĝita la unuan fojon ĉeesta, viva RISKO-ludo. Pri tio, kiuj ludis, kiuj gajnis kaj kiel sukcesis la tuto, vi povas legi en la suba novaĵo ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=382

[INSTRU-GERMAN] JUNULOJ EL TRI LANDOJ KUNE FESTAS LA EŬROPAN TAGON DE LINGVOJ

Eŭropaj lingvo-familioj – kaj nova membro: Esperanto
12-18-jaraj mezlernejanoj el Herzberg am Harz kaj Mazara del Vallo dum studvojaĝo al Győr, Hungario, enkadre de la Comenius-projekto GUTO (A Guided Tour from the Local Castle to the European House - Vizito de la loka kastelo al la Eŭropa Domo) la 26an de septembro organizos Lingvan Tagon en la hungara gastiganta lernejo en Győr kaj festos la Eŭropan Tagon de Lingvoj.
La tri partnergrupoj (germana, hungara kaj itala) apartenas al tri diversaj lingvaj familioj sed ili havas iun komunan: ĉiuj lernas kaj parolas Esperanton – la neŭtralan internacian lingvon.
La programo de la Eŭropa Tago de Lingvoj enhavas prezentadon de la gepatraj lingvoj de la lernantoj kaj de Esperanto, la komunan lingvon de la partnereco. Okazos ankaŭ komparado de vortoj kaj gramatikaj strukturoj, lingva kvizo kaj ekspozicio estos pretigata ne nur en la hungara lernejo sed ankaŭ en Italio kaj Germanio.
Ni ŝatus konsciigi lernantojn pri respekto al aliaj gepatraj lingvoj kaj kulturoj kaj montri al ili, ke povos esti diverseco samtempe kun unueco kaj harmonio.
GRAVE: Pri nia Esperanto-projekttago aperis informo sur la paĝaro de la Konsilio de Eŭropo: http://edl.ecml.at/tabid/1772/EventID/6743/Default.aspx
(ĝenerala informo pri la Eŭropa Tago de Lingvoj: http://edl.ecml.at/Events/EventsDatabase/tabid/1772/language/en-GB/Default.aspx)
Kun multaj salutoj, Zsofia Korody, projektgvidanto, nome de Interkultura Centro Herzberg
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
http://esperanto-urbo.de

PROFITU E-KURSON EN INTERRETO, VIVE - LASTA MOMENTO POR ALIĜI

Studu Esperanton kun esperantistoj el diversaj landoj ĉiusemajne, sub zorga gvido de instruistino. Regule parolu, skribu ... restante hejme. Universitata kurso en Interreto por progresintoj. Lernado 6-monata. La kurso komenciĝos en oktobro. Interesiĝantoj bv. skribi por peti pli da informoj: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com

Invitas vin: Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando kaj Maria Majerczak, instruistino

APERIS NOVAJ ELDONOJ DE LA SEKVAJ INFORMILOJ:

- La Riverego 113: La Tero de Espero, UK en Rejkjaviko kaj pli http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego112.pdf

- revuo Kontakto: Kanabo. Ĉu kulpa aŭ senkulpa? Kontakto 2013:3 en la reto http://kontakto.tejo.org/2013/08/kanabo-cu-kulpa-au-senkulpa-kontakto.html

- TERanidO 184: http://cafe.daŭm.net/BusanaEsperanto

LITERATURAJ VORTSKULPTUROJ AŬ TATUOJ ?

Ĉu vi sonĝis jam pli longe pri tatuo? Dum iuj Junularaj Festivaloj vi povas senpage metigi unu sur vian korpon. La tatuo videbla sur la junvirina dorso estas literatura tatuo kiu diras 'Mia deziro havas vizaĝon' al kiu korpopentristo aldonis bildon. Eblas meti tian tatuo ankaŭ sur via brako, kruro aŭ kolo. Ekzistas en multaj landoj korpopentristoj (angle 'bodypainters' > adresoj en Usono kaj Kanado sur http://www.gigmasters.com/BodyPainting/Body-Painting.htm, eble ili konas partnerojn en EU).

VENONTAJ RENKONTIĜOJ

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 19a de oktobro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Venu Ĉe la Lagon! Bouresse, Francio, 20a-24a de oktobro 2013, http://kvinpetalo.org/

OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an kaj 3an de novembro, http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php

Klaĉ-Kunveno Post-Somera 2013 (KKPS), Werkhoven ĉe Utrecht, Nederlando, 1a ĝis 3a de novembro 2013, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/ (skribu ĉ per x-kodo) aŭ https://www.facebook.com/events/128616817332684/136721819855517

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 16a de novembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu

KOLOFONO

TEJO-aktuale estas retpoŝta informilo de TEJO.

TEJO-aktuale estas senpage abonebla, aperas 2-semajnritme kaj koncize kompilas freŝajn, konkretajn informojn pri la junulara E-movado kaj ligilojn al interesaj retpaĝoj – pli rapide ol povus paperaj revuoj. Por publikigi vian anoncon retmesaĝu al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Oficiala retpaĝo de TEJO-aktuale: http://www.tejo.org/ta

Redaktorino: Julia NOE, Germanio, tejo-aktuale ĉe tejo.org

Eldonas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), http://www.tejo.org

Limdatoj por kontribuoj: dimanĉo antaŭ la apero

Retpoŝta abono: http://www.uea.org/retlistoj





Programo MIA AMIKO

Lernu Esperanton kun amikoj

ESPERANTO@BRAZILO 

Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

http://esperanto.brazilo.org

Twitter: @MiaAmiko

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA