Posts

Showing posts from August, 2011

Esperanta Retradio: Demandoj al Radio Erevano

Image
Demandoj al Radio Erevano Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio El Vikipedio: radio_erevano.mp3 Listen on Posterous Dum la soveta regado en Sovetio cirkulis multaj anekdotaj "demandoj al Radio Erevano", kiuj havis plursencajn respondojn. Ili ofte komenciĝis per "principe jes" / "principe ne". Dum tiuj ŝercoj koncernis multajn kampojn de la ĉiutaga vivo, eksterlande oni atentis precipe politikajn ŝercojn, en kiuj la respondoj estis (nur) ŝajne reĝim-fidelaj. La sovetia revuo Sputnik ("kunulo" kaj, de tiu signifo, "satelito") publikigis tiajn anekdotojn; ĉar ĝi aperis ankaŭ en la lingvoj angla, ĉeĥa, franca, germana, hispana kaj hungara, ili atingis ankaŭ eksterlandon, eble eĉ estis ilo por popularigi la revuon tie. Enhavo de "Sputnik" estis tre liberpensa, pro tio ĝia distribuo estis ĉesigita en GDR en 1988. (La sekvaj ekzemploj ne plenumas la principon de "neŭtrala

Esperanta Retradio: Kion ajn vi farus?

Image
Kion ajn vi farus? Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Kion_ajn_vi_farus.mp3 Listen on Posterous Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando "Komenco malfacila, fino ĝojiga" tekstas unu el E-proverboj. Kiam vi komencas okupiĝi pri io tute nova, vi devas esti preta lerni. Unue vi faros tion ne tro lerte, sed post kelkaj fojoj vi rimarkos, ke via cerbo sufloras al vi ĉiam pli bonajn solvojn. Via cerbo estas genia kaj ĉiam celas simpligi vian agon, tiel ke vi fariĝas ĉiam pli lerta, pli libera kaj fine vi ĉesas laciĝi kaj scipovas jam realigi ĉion multe pli rapide kaj pli precize. Tiumomente vi komencas esti kontenta, kio kaŭzas, ke vi estas preta disvolviĝi. Tial vi ekzemple komencos plenumi pli komplikajn taskojn. Sed kompreneble denove vi devas praktiki novajn scipovojn iom post iom, ĝis vi atingos kontentigan rezulton. Se vi havas entuziasmon, vi ellernos novajn scipovojn pli rapide, kaj se ne

Esperanto Retradio: Organizi sian vivon

Image
Organizi sian vivon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio organizi_vivon.mp3 Listen on Posterous Ke homoj kiuj staras meze en sia profesia vivo estas multe okupitaj kaj tial ne havas multe da tempo por fari tion kion ili ŝatas resp. por fari nenion, tio estas klara. Sed ankaŭ pensiuloj, pri kiuj oni supozas ke ili havas multe da tempo, estas sufiĉe okupitaj. Certe ĉe ili estas aliaj aferoj ol ĉe la profesiuloj, sed pensiuloj aŭ havas multajn taskojn en la familio aŭ en la domo aŭ ili bezonas multe da tempo por prepari la libertempadon. Ĝui la vivon ja signifas esti multe survoje kun la neceso prepari ĉion tion: Ĉu temas pri vizito al koncertoj aŭ teatroj, ĉu estas ekskursoj, migradoj aŭ feriovojaĝoj. Ĉion oni devas unue serĉadi, trastudi, elekti, enprogramigi, mendi kaj pagi kaj organizi la foreston el la propra hejmo por finfine entrepreni tion kion oni verŝajne jam delonge intencis fari. Kaj se tio ne sufiĉas oni povas ankaŭ havi

Esperanta Retradio: Malaperos la timo paroli

Image
Malaperos la timo paroli Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio malaperos_timo_paroli.mp3 Listen on Posterous En diskutoj esperantistoj bedaŭras ke "la mondo ne bezonas Esperanton" aŭ eĉ "rifuzas ĝin". La ideo pri monda helplingvo hodiaŭ ne havas multajn subtenantojn kaj eĉ la esperantistoj mem dubas ĉu Esperanto iam povos plenumi tiun rolon. Kio estas la konsekvenco el tio? Ĉu ni rezignu pri pluaj klopodoj disvastigi E-on? Ŝajnas al mi ke la E-asocioj jam konkludis tion. Mankas al ili eĉ minimuma ideo kion ili povus realisme entrepreni. Ili tutsimple iel daŭrigas tion kio jam dum la pasintaj jardekoj ne alportis progreson. Tamen Esperanto progresas. La progreso venas el la interreto. Per la interreto pli da homoj povas praktiki la lingvon kaj tion ne nur skribe kiel en la pasinteco sed ankaŭ parole. Kiam mi estis junulo mi legis en "Revuo Esperanto" ke en la normalaj naciaj lingvoj 75 procentoj de la k

Esperanta Retradio: Perspektivoj

Image
Perspektivoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio perspektivoj.mp3 Listen on Posterous Antaŭ duona jaro mi parolis ĉi tie pri miaj celoj. La titolo de la sonartikolo estis "Kion mi volas atingi". Ĉu nun post ses monatoj mi jam povas diri ion pri tio? Mi kredas kaj mi eĉ estas certa ke la vojo ĉiukaze iras en la ĝustan direkton. La E-Retradio akiris stabilan aŭskultantaron, alvenas regule tre trafaj komentoj kaj plilarĝiĝis la bazo de parolantoj. La plej granda sukceso certe estas ke dum tiu ĉi unua duonjaro vere ĉiutage aldoniĝis nova sonartikolo kaj tial ĝis nun aperis pli ol 180 sonartikoloj. La tendenco indikas kreskon de aŭskultantaro kaj ankaŭ kreskon de la nombro de parolantoj. Tiel plej verŝajne eblos daŭre aldoni novan sonartikolon ĉiutage dum la venontaj monatoj. La celo kiu staras super ĉio estas plibonigi la parolnivelon en Esperanto. Nur tiel eblas kreskigi la lingvon. Per komencantoj kiuj kapablas nur diri k

Profesiigo de Esperanto

Image
Profesiigo de Esperanto Hungara lingvistino, membro de la Akademio de Esperanto, Ilona Koutny gvidas studojn pri interlingvistiko, la scienco pri planlingvoj, en Poznań , en la Universitato Adam Mickiewicz, la dua plej granda Universitato de Pollando. La proponita studprogramo konsistas el 3-jara ekstera postdiploma studado pri interlingvistiko, kiu funkcias jam de 10 jaroj Laŭ Vikipedio , Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznań, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz, septembre. En 2010 okazis la 26-a Arkones. Interlingvistikaj Studoj Ni informas vin kun ĝojo ke la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato en Poznan sukcesas startigi denove grupon por la trijaraj studoj.

Esperanta Retradio: Malaperos la timo paroli

Image
Malaperos la timo paroli Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio malaperos_timo_paroli.mp3 Listen on Posterous En diskutoj esperantistoj bedaŭras ke "la mondo ne bezonas Esperanton" aŭ eĉ "rifuzas ĝin". La ideo pri monda helplingvo hodiaŭ ne havas multajn subtenantojn kaj eĉ la esperantistoj mem dubas ĉu Esperanto iam povos plenumi tiun rolon. Kio estas la konsekvenco el tio? Ĉu ni rezignu pri pluaj klopodoj disvastigi E-on? Ŝajnas al mi ke la E-asocioj jam konkludis tion. Mankas al ili eĉ minimuma ideo kion ili povus realisme entrepreni. Ili tutsimple iel daŭrigas tion kio jam dum la pasintaj jardekoj ne alportis progreson. Tamen Esperanto progresas. La progreso venas el la interreto. Per la interreto pli da homoj povas praktiki la lingvon kaj tion ne nur skribe kiel en la pasinteco sed ankaŭ parole. Kiam mi estis junulo mi legis en "Revuo Esperanto" ke en la normalaj naciaj lingvoj 75 procentoj de la ko

Krucenigmo 29

Image
(alklaku la bildon por prezenti ĝin vastigita en navigilo kaj por printado)

Esperanta RetRadio: Ĉu vi bone dormas?

Image
Ĉu vi bone dormas? Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sérgio Viana el Brazilo SonartikoloChuvibonedormas.mp3 Listen on Posterous Homoj pasigas unu trionon de sia vivo en dormado. Oni do povas facile kompreni, ke misdormado influas sanstaton. Dum dormado amaso da fenomenoj okazas en nia korpo, kiel produktado de hormonoj, aktiviĝo de la imunsistemo kaj organiziĝo de memorkapablo. Malbona dormado kaŭzas senton de laceco, perdon de memoro, mishumoron, depresion. Esploroj montris, ke dormado de malpli ol ses horoj en ĉiu nokto povas kaŭzi altiĝon de sangpremo kaj diabeton. Meze, plenaĝulo devas dormi 7 ĝis 8 horojn ĉiutage. Kelkaj homoj bone fartas se ili dormas 6 horojn tage; aliaj bezonas 10 horojn. Krom la kvanto da horoj, oni devas konsideri la kvaliton de dormado. Sendormeco estas stato, en kiu oni malfacile povas komenci aŭ daŭrigi dormadon, kaj tio rezultigas lac

Pri manĝado

Image
Pri manĝado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andrzej Bach el Pollando pri_mangxado.mp3 Listen on Posterous Sinnutrado apud spirado estas unu el bazaj funkcioj, sen kiu ni ne povus vivi. Jam en nia buŝo (alivorte stomato) komenciĝas digestado, kie nutraĵo estas dividita en pecetojn pere de niaj dentoj, miksita kun salivo kaj iom maĉita. Imagu, ke ni produktas ĉirkaŭ 1 litron da salivo diurne. La vojaĝo de ĉiu manĝopeco tra la dukto, kiu nomiĝas ezofago al stomako daŭras de 4 ĝis 12 sekundoj. Tiutempe ni ankaŭ englutas ĉirkaŭ duonlitron da aero. En la stomako nutraĵo restadas dum 3 ĝis 6 horoj, kaj plej longe estas digestataj grasaj manĝaĵoj. Danke al la produktata tie ĉi fluaĵo nomata ĉilo kaj muskolstreĉoj (trifoje dum 1 minuto) oni sukcesas translokigi la iom tradigestitan nutraĵon al la t.n. maldika intesto, kiu estas preskaŭ 3 metrojn longa. Tie ĉi okazas apartigo

Rezultoj de la unua Esperanta Kinofestivalo

Image
Rezultoj de la unua Esperanta Kinofestivalo En la dua semajno de julio en San-Paŭlo, Brazilio, okazis la unua Esperanta Kinofestivalo. En la konkurso partoprenis 21 videoj el 13 landoj en tri kategorioj: 5-sekundaj, 15-sekundaj kaj 30 sekundaj videoj. La direktoro Aleksander Osincev el Rusio rakontas, ke multaj spektantoj tre ŝatis la prezentadon, dum iu plendis pri prezento de "erotikaĵo kun tekstoj en Esperanto". Tiu plendo klare montris, ke mi atingis la celon, kiun ni starigis antaŭ ni: rompi ekzistantajn imagojn pri la mondo, forigi stereotipojn... Interesa artikolo estas legebla ĉe: http://www.liberafolio.org/2011/unua-esperanta-kinofestivalo-ravis-spektantojn-sed-rezultis-en-suldo   ----- fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu .

Esperanto Retradio: Necesas bela skribado

Image
Necesas bela skribado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio necesas_bela_skribado.mp3 Listen on Posterous La 9-an de aprilo mi publikigis ĉi tie sonartikolon "Tajpi supersigne" en kiu mi priskribis eblecojn kiel entajpi tekston en Esperanto kun belaj supersignoj kaj tiel eviti la malbelan kaj ĝenan surogatan skribon kun h-oj kaj iksoj. Sen kritiki la homojn kiuj ankoraŭ uzas surogatan skribon mi varme rekomendis al ili transiri al supersigna tajpado laŭ la unikoda normo UTF-8. Antaŭ kelkaj tagoj mi en alia kunteksto diris ke en Esperantujo ĉio iras tre malrapide. La normo UTF-8 nun estas aplikebla jam de 11 jaroj, sed esperantistoj obstine uzas surogatan skribon. Ili ne konscias kiom ili damaĝas la lingvon, ĉar tio estas nenio alia ol konfeso ke por ili laŭnorma skribado de la lingvo estas tro komplika kaj tiel entute la lingvo estas nepraktika, ke ĝi estas uzebla por "normala homo" nur en kripligita formo. Mia

Esperanta Retradio: Vojaĝpreparoj

Image
Vojaĝpreparoj Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio vojagxpreparoj.mp3 Listen on Posterous Antaŭ vojaĝo - precipe se temas pri flugvojaĝo - jam longe antaŭe komenciĝas la preparado. Unue necesas fiksi kien veturi kaj kiam proksimume. En mia konkreta kazo de Britio mi jam antaŭ unu jaro parolis kun mia unua filo ke mi ŝatus ankaŭ fari kun li vojaĝon, simile kiel mi estis farinta tian al Sudameriko kun mia dua filo. Sufiĉe baldaŭ ekestis la ideo veturi tra Britio por iom esplori la landon el socia kaj ekonomia vidpunkto. Kiel juristo kaj advokato li ja havas multajn rilatojn al partneroj en Britio, do tia vojaĝo estas certe interesa por li. La daton ni fiksis antaŭ proksimume duona jaro. Tamen mi ne tuj mendis miajn flugojn ĉar mi ne tute precize sciis por kiam. Sed mi atendis iom tro longe ĉar la flugprezo konstante plialtiĝis kaj mi do perdis iom la favoran flugprezon kiun mi povus atingi pli frue. Do depende de la cirkonstancoj estas k

Esperanta Retradio:Pagi tra la interreto

Image
Pagi tra la interreto Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio pagi_interreto.mp3 Listen on Posterous Kiel ni ĉiuj jam spertis, la interreto estas mirinda afero. Ĝi ebligas ĉiuspecan komunikadon kaj tio ege helpas ankaŭ al Esperanto. Kaj kio la lingvo estas por la parolado, tio estas la mono por la ekonomia vivo. Pagi de unu loko al alia fora loko hodiaŭ tra la interreto ne estas problemo. Ĝi funkcias tutmonde per kreditkartoj. Oni entajpas siajn personajn datenojn, la sumon kaj diversajn numerojn kaj kodojn de la kreditkarto kaj jen la transpago povas funkcii. La konfirmon vi ricevos per la fakturo de la kreditkarta entrepreno kaj vi rimarkos la deprenon de la sumo sur via kontoeltiro. Mi jam ofte uzis tiun metodon por pagi flugbiletojn aŭ antaŭpagi la mendon de tranoktejoj en aliaj landoj. Ĝis nun mi spertis neniun problemon. Sed kompreneble misuzo eblas: Oni povas ŝteli viajn datenojn kaj tiel ŝteli ankaŭ monon el via konto. Ekzista

Esperanta Retradio: Babilado kreas bonan senton

Image
Babilado kreas bonan senton Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio babilado_bona_sento.mp3 Listen on Posterous "Kiam la stomako estas plena, ĉiuj kontente ridetas". Jen la lasta frazo en filmeto de nia brazila amiko Paŭlo Sérgio Viana pri gaja kunsido de la Lorena E-klubo. Lerni E-on en picejo estas certe bona ideo. La etoso de pico-restoracio estas tre taŭga por babili kaj kial ne lerni E-on babilante? Por lerni lingvon etoso de gaja senstreĉiĝo estas plej konvena, ĉar malaperas la timo paroli. Ĉiu ja scias ke la unuaj vortoj kaj frazoj en Esperanto elbuŝiĝas iom malfacile, precipe se kamerao kaptas ĉion. Sed fari tion kune en la grupo sub gvido de bonhumora instruanto, tio kuraĝigas, eĉ se foje iu devas kaŝe legi la tekston de la sinprezento. Sed nur per kuraĝa parolado eblas lerni paroli la lingvon kaj tiu praktikado de la lingvo donas solidan bazon por regi ĝin. Kompreneble necesas ankaŭ lerni gramatikon kaj novajn vo

Esperanto Retradio: Pri muzikisto ne ŝatanta muzikon

Image
Pri muzikisto ne ŝatanta muzikon Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando Muzikisto_ne_satanta_muzikon.mp3 Listen on Posterous Ni povas fermi la okulojn, se ni ne volas vidi. Ni povas ne manĝi, se la manĝaĵo ne gustas al ni. Ni povas ne tuŝi objekton, kiu estas tro varma. Sed ĉu vi sukcesis iam efike ŝtopi la orelojn, por tute ĉesi aŭdi? Mi iam uzadis korkojn faritajn el mola, plasta maso, kiam mi revenadis hejmen matene post la tutnokta laboro. Ili helpadis al mi endormiĝi, kiam la ceteraj kunloĝantoj komencadis sian tagon. Sed nur kaze de granda laciĝo mi iom ĉesis aŭdi sonojn, kiuj ĉirkaŭis min de ekstere. Sed kiam vi ne estas laca, multaj sonoj kaptos vin tra via kranio, malgraŭ, ke vi iel ŝtopos la orelojn. Memkompreneblaĵo? Jes, certe ĉiuj bone scias pri tio ĉi. Tamen multaj kondutas kvazaŭ ili ne konscius pri tiu ĉi komprenebla vero. Imagu moto

Esperanto Retradio: Kion mi kuiras

Image
Kion mi kuiras Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio kion_mi_kuiras.mp3 Listen on Posterous Ĉar mia edzino post la etinfana periodo antaŭ 20 jaroj revenis al sia profesio, ŝi tiam ne plu havis la plenan tempon por prizorgi la tutan dommastrumadon. Do ankaŭ mi komencis transpreni laŭŝtupe pli kaj pli da taskoj. Plej interesis min la preparado de manĝaĵoj kaj tial mi kuiris pli kaj pli da pladoj ĝis kiam mi atingis sufiĉe ampleksan repertuaron. Por kuiri kuirlibroj estas tre granda helpo. Necesas nur ĝuste legi ilin por kompreni kial oni devas preni tiom da certa materialo aŭ kiel longe io devas boli en salita akvo ktp.. Kaj necesas scii iom pri la kvalito de la krudaj materialoj. Ofte oni ja devas iom modifi la recepton kaj oni volas tamen atingi finfine bongustan rezulton. Alia helpilo estas industriaj preparaĵoj, precipe en formo de supopulvoro. Mi tre ŝatas tagmeze manĝi supon kaj tial mi devas aŭ kuiri supon ĉiutage aŭ

Statistikoj pri la konado de la Fundamento de Esperanto

Image
Demandaro pri la Fundamento en Kopenhago Posted by: "Renato Corsetti" renato.corsetti@virgilio.it   renato_corsetti Sat Aug 13, 2011 8:13 am (PDT) Mi promesis konigi al la publiko de la kunveno la respondojn al la demandaroj per la kongresa kuriero, sed tio ne eblis pro pluraj kialoj. Mi prezentas la respondojn al ĉi tiu kaj al la dua demandaro en ĉi tiu listo, esperante ke almenaŭ parto de la ĉeestintoj legas ilin. Amike Renato Corsetti Respondoj al la demandaro pri la Fundamento de Esperanto Demandilo pri la Fundamento de Esperanto estis disdonita al la publiko de la kunveno pri "Esperanto: ĉu Fundamenta, postFundamenta aŭ preteFundamenta?" dum la kleriga lundo de la Universala Kongreso en Kopenhago. 30 partoprenantoj redonis la plenskribitan folion. Je la demandoj kaj la respondoj: - Ĉ

Por kompreni la esprimon en natura ĉxirkaŭaĵo

Image
Anstataŭ vortaro - havi frazaron por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo Ĵus la frazokolekto Tatoeba atingis 1 000 000 frazojn, el kiuj 94.107 estas en Esperanto, kiu plu tenas la trian lokon rilate al la nombro de frazoj, post la angla kun 194.311 frazoj kaj la japana kun 157.487 frazoj. La frazoj de la kolekto Tatoeba, http://tatoeba.org , estas iom post iom tradukataj al intertempe 93 lingvoj, el kiuj unu estas Esperanto. La ideo estas havi ne nur vortaron, kiu donas la tradukon por unuopaj vortoj, sed havi la tradukon de kompletaj frazoj por kompreni la vorton en natura ĉirkaŭaĵo. Oni povas serĉi frazojn kun difinita vorto en unu lingvo, kiu havas tradukon en iu alia lingvo - ekzemple frazojn kun "fidas" tradukitajn al la itala, http://tatoeba.org/epo/sentences/search?query=fidas&from=epo&to=ita . La frazaro Tatoeba daŭre kreskas, ja post aliĝo oni povas aldoni proprajn frazojn, kutime tradukojn de frazoj, kiuj estas jam en la frazokolekto

Esperanto Retradio: Saniga spirado

Image
Saniga spirado Posted by   Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio SanigaSpirado.mp3 Listen on Posterous Itala kardiologo Luciano Bernardi kunordigis antaŭ kelkaj jaroj kuriozan studon ĉe Universitato de Pavia. Temas pri la influo de la preĝo "Ave Maria" je la kardio-vaskula sistemo. Antaŭaj studoj jam montris, ke laŭta preĝado en la latina lingvo havas trankviligan efikon. La nova esploro montris, ke tio ne rezultas nur de fido, sed de la spir-ritmo bezonata por ritma preĝado. Ĝi postulas ritmon de ses spircikloj minute, do trionon de la normala ritmo, kvazaŭ por deklamado. Tia ritmo malpliigas la nombron da korbatoj kaj malaltigas la sangpremon – jen la kaŭzo de la sento pri trankvileco. Jam de dek jaroj aliaj esploroj montris la sanigan influon de spirado. Orientanoj jam tion asertas de jarmiloj, sed nur lastatempe okcidentaj sciencistoj okupiĝas pri la afero. Kontrolata spirado montriĝis utila kontraŭ nervemo, alta sangpremo kaj kro