Gazetaraj Komunikoj de UEA - n-ro. 399



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 399
2010-10-26


Enhavo:

  1. Belartaj Konkursoj de UEA en 2011
  2. Internacia Kongresa Universitato invitas prelegontojn
  3. Internacia Junulara Jaro -- pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2011

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).
Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja".
Infanlibro de la Jaro: originala aux tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.
Filmo kaj Kanto: La jugxantoj priatentos la produktojn aperantajn sur la Esperanto-scenejo en tiuj du branĉoj kaj, se ili opinias iun verkon valora, ili atribuos la koncernajn premiojn. Auxtoroj povas ankau mem proponi siajn verkojn (vd. la regularon). Se temas pri jam publikigitaj verkoj, la publikigo devis okazi en 2010.

Ĉiujn  konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aux prefere rete al: michela.lipari@tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por la ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2011.

Premioj: unua premio 240 EUR, dua premio 168 EUR, tria premio 96 EUR; Nova Talento 168 EUR; Infanlibro de la Jaro 504 EUR.

Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ ĉe uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO INVITAS PRELEGONTOJN

Dum la 96-a UK en Kopenhago okazos la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, PK 767, IL-71799 Makabim, Modiin, Israelo; rete: amri@huji.ac.il, ĝis la 31-a de januaro 2011 (sed prefere pli frue).

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, cxu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj tauxgaj por klera publiko. Estos aparte bonvenaj prelegoj lige kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno". Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu pagxo). La proponoj estos prijuĝataj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. La proponintoj estos informitaj pri la decido gxis la 30-a de aprilo 2011. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis la 31-a de majo 2011 por publikigo en la IKU-libro.

 Ĉiupreleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per honorario de 250 EUR. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo uea.org/dokumentoj/IKU.

INTERNACIA JUNULARA JARO -- PRI DIALOGO KAJ INTERKOMPRENO EN LA 96-A UK

La antaŭa Estraro de UEA decidis dediĉi la temon de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago (23-30 julio 2011) al la Internacia Junulara Jaro, kiu komenciĝis en la ĉi-jara Internacia Junulara Tago la 12-an de aŭgusto kaj daŭros ĝis la sama tago en 2011. La nova Estraro konfirmis tion kaj elektis kiel la vortumon de la temo "Dialogo kaj interkompreno". Per tiu vortelekto la Estraro kundividas la ideon de Unuiĝintaj Nacioj, kiu volas utiligi la Junularan Jaron por antaŭenigi dialogon inter junaj homoj trans ĉiuj limoj, ankaŭ trans generaciaj limoj.

La 96-a UK okazos do preskaŭ ĉe la fino de la Internacia Junulara Jaro, sed la Estraro de UEA instigas esperantistojn al vasta diskuto pri la kongresa temo jam pli frue. La revuo Esperanto k.a. eldonaĵoj kaj retaj forumoj de UEA estos malfermaj al kontribuaĵoj pri la temo. Nature la Estraro de UEA atendas ankaŭ aktivan engaĝiĝon de TEJO, kun kiu gxi proksime kunlaboros pri la planado de la tema traktado dum la UK en Kopenhago. Okaze de la cxi-jara Junulara Tago UEA jam diskonigis materialojn de UN pri la Jaro per Gazetaraj Komunikoj n-ro 393, www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero